世界語/讀物/歌曲

維基教科書,自由的教學讀本

La Espero estas beletro skribita de L. L. Zamenhof, tia teksto estas uzita ofte kiel Esperanta himno y kutime oni kantas ĝin kun la muzikaĵo verkita de Félicien Menu de Ménil.

La Espero[編輯]

En la mondon venis nova sento,
tra la mondo iras forta voko;
per flugiloj de facila vento
nun de loko flugu ĝi al loko.

Ne al glavo sangon soifanta
Ĝi la homan tiras familion:
al la mond' eterne militanta
Ĝi promesas sanktan harmonion.

Sub la sankta signo de l' espero
kolektiĝas pacaj batalantoj,
kaj rapide kreskas la afero
per laboro de la esperantoj.

Forte staras muroj de miljaroj
inter la popoloj dividitaj;
sed dissaltos la obstinaj baroj,
per la sankta amo disbatitaj.

Sur neŭtrala lingva fundamento,
komprenante unu la alian,
la popoloj faros en konsento
unu grandan rondon familian.

Nia diligenta kolegaro
en laboro paca ne laciĝos,
ĝis la bela sonĝo de l' homaro
por eterna ben' efektiviĝos.



La Espero [中文爲希望]由世界語發起者柴門霍夫 (1859-1917) 創作的詩。而此歌曲現在被廣泛用作世界語的頌歌,並配以 Félicien Menu de Ménil 創作的歌曲。

希望[編輯]

嘹亮之聲在大地上迴旋,
新的希望已然降臨人間,
駕馭輕風展開雙翼飛翔,
一片一片拂過人們心田:

遠離殘忍放下手中戰劍,
引導人們創造美好家園。
勇敢面對戰亂不休世界,
神聖之光照亮和諧明天。

希望之星發出神聖宣言,
和平戰士來自八方四面。
世界語者團結努力奮鬥,
光榮事業蓬勃發展向前。

語言障礙禁錮人們千年,
民族交流陷入層層鎖鏈。
人類之愛必將衝破枷鎖,
和諧世界一定將會實現。

平等之語消除隔閡權限,
各族人民歡聚暢所欲言。
團結一心創造大同世界:
一個人類一個和諧家園。

勤勞勇敢我們奔向前線,
不懼疲憊譜寫歷史新篇。
世界語者團結努力奮鬥,
和諧社會就在燦爛明天。


mp3格式歌曲。 [失效連結]這是另一個版本的歌曲,由Andrzej Koszewski在1963創作。雖然這並沒有用作頌歌,但是其風格和原版迥然不同,並且不輸原版。


世界語

信息 - 語法 - 讀物 - 鏈接 - 練習

課程: 123456789101112

ABC, ĈDEFG, ĜH,ĤIJ, ĴKLMNOPRS, ŜTUVZ

通用詞典詞彙詞彙查詢